PIV · 12423
plur⁴aj
plur4aj
1 Adj., signifanta: pli ol unu: en la daŭro de kelkaj semajnoj li maljuniĝis je pluraj jaroj; pluraj personoj atestis tion. ☞ kelkaj, diversaj.
2 La sama kun elipso de la subst.: pluraj (personoj) estis vunditaj. Rim. 1 La diferenco inter kelkaj k pluraj estas, ke la unua signifas «ne tre multaj» k la dua «pli ol unu».
plureco. Stato de io, en kio ekzistas pluraj elementoj, eroj ktp: oni devas allasi la plurecon de la pedagogiaj metodoj.
plurilo 📈 (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke certa frakcio de la nombroj malsuperas ĝin. ☞ mediano, kvarilo, dekilo, centilo.
plurismo
1 Φ Doktrino, kiu supozas la universon konsistanta el multaj individuaj estaĵoj, reciproke sendependaj, substance siaspecaj. ☞ monismo.
2 Σ Doktrino kontraŭa al totalismo, k celanta konservi la individuecon de la diversaj sociaj elementoj, malplimultoj ktp: sindikata, lerneja plurismo.
plurobla. Okazanta plurajn fojojn: plurobla ripeto de simbolo. Rim. 2 plur estas uzata kiel pref. kun la sama senco: pluratoma molekulo, plurfaktora produto, plursenca vorto, plursilaba termino, plurvalenta, plurvoĉa ktp.