← Reen al D

PIV · 3299

★divers/a

divers/a. Unu el multaj, el kiuj ĉiu apartenas al alia speco, posedas aliajn ecojn: monpaperoj de diversa valoro; multekostaj ŝtonoj de diversa grandeco Z; virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo k de diversaj karakteroj Z; konadon de la arto homoj akiras por diversaj celoj Z; tiun ĉi flankon diversaj E-istoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero k en la plej diversaj gradoj Z; mi aŭdis k legis ĉiujn plej diversajn opiniojn k faris diversajn esplorojn Z; ĉiuj ideoj k trovoj, kiujn prezentas diversaj reformistoj Z; naĝantaj folioj k diversaj aliaj kreskaĵoj Z; sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj Z. alia, diferenca, kalejdoskopa, miksa, mozaiko, varia, kelkaj, pluraj.
diverse. En diversa maniero: la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco Z.
diversi (ntr) Esti diversa, prezenti diversan aspekton.
diversaĵoj. En gazeto, la diversaj informoj pri trivialaj faktoj de la ordinara vivo.
diverseco. Eco de aferoj aŭ homoj, el kiuj ĉiu estas diversa de la aliaj: la diverseco de la klimatoj, de la karakteroj; riĉa kolordiverseco aperis sur ĉiuj arbaroj Z; biologia diverseco (Sin. biodiverseco).
diversigi. Fari, ke enestu diverseco: diversigi la kolorojn de lanfadenoj, la tipojn de romanintrigo; la moderna homo diversigas sian nutrokonsumadon.
biodiverseco La diverseco de la vivuloj en la naturo, laŭ la nombroj de specioj, varioj ks, ekosistemoj k genotipoj. Sin. biologia diverseco.
Rim. divers estas uzata kiel pref., kun la sama senco: diversgentaj loĝantoj Z, diversmaniere Z, diversspeca Z ktp.