PIV · 3298
diverĝenc/o
diverĝenc/o ∆ (pp vektora kampo) La sumo de la partaj derivaĵoj de ĉiuj vektorkomponantoj laŭ la samdirektaj koordinatoj: La teoremo de Gaŭso diras, ke la integraĵo de la diverĝenco de vektora kampo laŭ solido egalas la integraĵon de la orta komponanto de la vektora kampo laŭ la surfaco de la solido.
sendiverĝenca kampo. Vektorkampo kun diverĝenco nula.