← Reen al D

PIV · 3297

diverĝ/i

diverĝ/i Z (ntr)
👥 (pp direktoj, linioj aŭ radioj) Malproksimiĝi unu de la alia: kiam fasko de paralelaj radioj trairas vitran lenson, kies rando estas pli dika ol la centro, la fasko diverĝas; la diverĝantaj spokoj de rado; (f) la francaj vortoj diverĝas pli ol la italaj de siaj latinaj etimoj; post la diskuto la opinioj ankoraŭ pli diverĝis.
Ne konverĝi: la serio Σ 1/n diverĝas.
diverĝo. Fenomeno de tia malproksimiĝado.
diverĝa. Rilata al diverĝo: diverĝa fasko (de diverĝantaj radioj).
diverĝeco. Stato, propreco de diverĝantaj aferoj.
diverĝigi. Fari diverĝa.
diverĝigo. Mezuro de diverĝeco.
diverĝigeco. Propreco de diverĝiga lenso. konverĝi.
diverĝiga lenso. Lenso, kiu diverĝigas la faskon de paralelaj radioj, kiuj trairas ĝin.  konkava.