← Reen al K

PIV · 8403

konverĝ/i

konverĝ/i Z (ntr)
Esti direktataj al unu sama punkto: la sunaj radioj, trapasinte konveksan lenson, konverĝas al ĝia fokuso B.
(pp vico) Havi ĝeneralan termon, kiu alproksimiĝas al certa nombro, kiam la indico de la vicero strebas nefinien: la vico ((1 + 1/n) n) konverĝas al e.
(pp serio) Havi partajn sumojn, kiuj konsistigas konverĝan vicon en la senco de konverĝi 2: la serio Σ zj konverĝas absolute k unuforme en ĉiu disko kun centro en la origino k radiuso malpli granda ol 1. diverĝi.
Evolui al similaj formoj, el malsamaj organoj: flugiloj de birdoj k flugiloj de insektoj rezultas el konverĝinta evoluado. diverĝi.
konverĝeco. Eco de aferoj, kiuj konverĝas.
konverĝigi. Fari, ke aferoj konverĝu: lenso konverĝigas la lumon; konverĝiga lenso.