PIV · 9255
lens⁴o
lens4o ☐ Lentoforma disko el vitro, plasto aŭ kristalo, limigita de du kurbaj aŭ de unu kurba k unu plata surfacoj, k havanta la econ regule devii la lumradiojn: konverĝiga, diverĝiga lenso; dukonkava, konkav-konveksa, platkonveksa lenso.
lensaro. Aro da lensoj, kiuj, kunmetitaj duope, formas objektivon.
lensometro. Aparato por mezuri la dioptrikan povon de la okulvitraj lensoj.
kontaktolenso. Supla lenso, kiun oni senpere almetas sur la korneon, k kiu anstataŭas la okulvitrojn.
okullenso. Kristalino.