PIV · 9256
★lent/o
★lent/o
1 🍁 G. (Lens el fabacoj) de herboj kun alternaj, pare plume kunmetaj folioj finiĝantaj per ĉiroj aŭ pintoj po unu, kun malgrandaj, blankaj aŭ bluetaj floroj k kun mallongaj, plataj guŝoj 1−2-semaj; 4 sp-oj el la Mediteranea regiono, U Azio k Afriko; plej grava sp.: L. culinaris, E-mediteranea, unujara, volvegrimpa herbo kun blankaj, verdaj aŭ ruĝbrunaj semoj tre nutraj; malnova kulturplanto en Azio k Eŭropo.
2 👥 Semoj de tiu ĉi sp.: Jakob donis al Esav panon k kuiraĵon el lentoj X; kolbaso kun lentoj.
ĉokoladaj lentoj 🍴 Bombonoj lentformaj el ĉokolado, ofte kun glazura ŝelo.