PIV 2026 · Artikolo 9257
lentano
lentano BOTA
1 planto (tufarbusto, arbusteto aŭ plurjara herbo) kun kontraŭe duopaj aŭ verticilaj, malglataj folioj kaj kun malgrandaj floroj en akselaj aŭ apeksaj kapituloj aŭ spikoj; plejparte el tropika Ameriko, kun kelkaj specioj el suda Afriko; pluraj estas orname kultivataj. genro Lantana ➞ verbenaco.