← Reen al V

PIV 2020 · 16513

verben¹o

verben1o 🍁
(ss) G. (Verbena el verbenacoj) de unu- k plur-jaraj herboj; ĉ. 200 sp-oj el la mezvarma k tropika Ameriko, nur 2−3 el la Malnova Mondo.
(vs) Verbeno 1 k tre parencaj g-oj (Aloysia k Glandularia el verbenacoj), herboj k arbustetoj kun kontraŭe duopaj aŭ verticilaj folioj k kun grandaj infloreskoj (cumoj el spikoj) aŭ ŝajnaj kapituloj el okulfrape koloraj aŭ blankaj, kelkfoje bonodoraj floroj; ĉ. 290 sp-oj precipe el Ameriko, pluraj pororname kultivataj, kelkaj medicine uzataj, i.a.:
hibrida verbeno, ĝardena verbeno (Glandularia × hybrida, sin. V. × hortensis), pororname tre kultivata kiel multaj kf-oj.
Kanada verbeno (V. canadensis), el N Ameriko, pororname kultivata;
La-Plata verbeno, odora verbeno (Glandularia platensis), el S Ameriko, aroma arbusteto kultivata por digestiga infuzaĵo k ekstraktado de odora esenco;
oficina verbeno (V. officinalis), el Eŭropo, unujara herbo senodora, amara, medicine uzata;
citronverbeno (Aloysia citriodora), el S Ameriko, tufarbusto kun duondaŭraj, verticilaj, citronaromaj folioj, uzataj por digestiga infuzaĵo aŭ likvoro.