← Reen al V

PIV 2020 · 16512

verbask/o

verbask/o 🍁 G. (Verbascum el skrofulariacoj) de du- k plur-jaraj, staraj, ofte lanugaj herboj kun spiko, grapolo aŭ paniklo el floroj plejofte flavaj, kelkfoje blankaj aŭ violkoloraj, radformaj sed iom neregulaj; ĉ. 360 sp-oj el Eŭropo, Afriko k Azio, kelkaj kultivataj por ornamo aŭ medicino. tapso.