PIV 2026 · Artikolo 14417
skrofulario
skrofulario BOTA herbo el la norda hemisfero kaj tropika Ameriko; ĝi havas kvarflankajn tigojn, kontraŭe duopajn foliojn kaj malgrandajn florojn en akselaj cumoj aŭ en apeksaj panikloj. genro Scrophularia Sin. skrofolherbo. ➞ skrofulariaco.
skrofulariaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas skrofulario. membro de la familio Scrophulariaceae (skrofulariacoj)