PIV · 14416
★skrofol/o
★skrofol/o
1 ♜ Malsaneca ento, kies simptomoj estas hodiaŭ atribuitaj al diversaj malsanoj, tuberkulozo, sifiliso ktp: oni kredis, ke la mantuŝo de la reĝoj de Francujo sanigas la skrofolon.
2 Pligrandiĝo de la limfonodoj en la kolo pro bovina tuberkulozo.
3 ⚕ Limfatisma konstitucio de junuloj, dispozicianta ilin al tuberkulozo ktp.