PIV 2026 · Artikolo 14158

sifiliso

Litero S

sifiliso MEDI kontaĝa kaj inokulebla malsano kaŭzata de la bakterio pala treponemo; ĝi evoluas de komenca ŝankro, tra duavicaj simptomoj (erupcioj kaj visceraj inflamoj) ĝis triavicaj (degeneraj aŭ proliferaj lezoj, kaj gumabscesoj), kaj povas finiĝi per kvaravicaj malsanoj (tabeto, ĝenerala paralizo ktp).
sifilisa rilata al sifiliso.
kontraŭsifilisa uzata por kuraci sifilison: kontraŭsifilisa medikamento Sin. antisifilisa.