PIV · 14159
sifon²o
sifon2o
1 Aparato konsistanta el U-forma tubo kun neegalaj brakoj, per kiu oni transverŝas likvojn, uzante la premon de la atmosfero.
2 Speciala botelo, destinita enteni k laŭvole ellasi per propra gaspremo gasan akvon.
3 🍁 (pp fungoj k algoj) Granda ĉelo, ofte tubforma, multanuklea, sensepta: ĉe algoj aŭ fungoj sincitio estas nomata sifono. ☞ hifo, plasmodo, sincitio.
sifona 🍁
1 Rilata al sifono.
2 Sifonohava: sifona algo.
sifoni (tr) Transverŝi per sifono.
sifonforma Ⓣ Havanta formon de sifono.
termosifono. Aranĝaĵo, en kiu variado de temperaturo estigas cirkuladon de akvo.