← Reen al V

PIV · 16546

★verŝ/i

verŝ/i (tr)
Fluigi likvon el ujo: verŝi vinon el botelo en glason; verŝi bolantan akvon sur teon; Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon k torentojn sur la sekan teron X; Jakob starigis la ŝtonon kiel monumenton k verŝis oleon sur ĝian supron X; verŝi cementon sur ŝoseon; (analoge) la belaj okuloj komencis verŝi larmojn Z; se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo X; verŝi sian sangon por… (oferi sian vivon); (f) verŝi oleon sur malkvietajn ondojn (provi konsoli, pacigi); verŝi akvon en sian vinon (kompromisemi); verŝi malvarman akvon sur ies entuziasmon (seniluziigi). ŝuti.
Elsendi, elradii ion abstraktan: la suno verŝis oran lumon B; la luno verŝis bluan lumon sur la arbaron B; ondoj da muziko estis verŝataj sur la dancantajn parojn; de la tuta ĉielo alaŭdoj verŝis siajn kantetojn B; (f) la Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo X; verŝi sian koleron egale sur malamikojn k sur amikojn Z; verŝi sur iun insultojn Z, ĉiujn favorojn; ŝia boneco rapide verŝis en la koron de la infano kuraĝon k konfidon B. pluvigi.
verŝo, verŝado. Ago de iu, kiu verŝas.
verŝiĝi. Iĝi verŝita: la pluvo senfine verŝiĝis el la nigraj nuboj; la akvo brue verŝiĝis en la dronantan ŝipon Z; k la akvo verŝiĝis ĉirkaŭen de la altaro X; (f) al vi el mia koro verŝiĝu nun ĉi kanto! K.
verŝilo
Ujo kun beko k tenilo, uzata por verŝi varmajn trinkaĵojn.
Simila ujo, uzata en antikvaj k Mezepokaj tempoj, por verŝi akvon sur la manojn de manĝantoj.
Speco de akvilo sen rozo 6, por florpotoj ks.
verŝisto. Viro, plej ofte juna, kies ofico estis verŝi vinon al festenantoj en la antikvaj aŭ orientaj landoj.
disverŝi. Dise kovri per verŝado: disverŝi inkon sur paperojn B, saŭcon sur tablotukon; la larĝe disverŝita Volgo; (f) kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj en la granda regno de la naturo! Z.
elverŝi
Eligi, verŝante: la nuboj elverŝas roson X; elverŝi tiom da larmoj! Z; envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron X; (f) la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon X; valorega rekompenco por via elverŝita sango! Z; elverŝi sur iun sian koleron X; libere elverŝi sian koron Z (sin konfidi).
Malplenigi per verŝado: edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo Z (pp elspezema virino); ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran Z.
elverŝiĝi. Iĝi elverŝita:
ha, kia pluvego elverŝiĝis! Z; (analoge) sagoj, kiuj elverŝiĝis super ili kiel hajlego Z; (f) ĉiuj tiuj pensoj volis elverŝiĝi per kanto Z;
se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas Z; de la manoj ĝis lipoj la sup’ elverŝiĝis Z.
enverŝi. Verŝi en ion: trinku el la vino, kiun mi enverŝis X; enverŝi oleon en la fajron Z (f: inciti al kverelo); rivero, kiu enverŝiĝis en la sovaĝan maron Z; (f) de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio Z.
priverŝi. Malsekigi, verŝante: priverŝi florojn Z, vojon B; ĉiun nokton mi priverŝas mian liton X; ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj Z.
superverŝi. Inundi: Nilo superverŝis tutan Egipton B; (f) fremdaj elementoj superverŝis k dronigis en siajn ondojn la antaŭajn loĝantojn B; blanka maro, superverŝita de l’ pala lumo de la luno B.
surverŝi. Priverŝi: larmoj fluis sur ĝin k ĝin surverŝis B; ora koloro surverŝis la altaĵojn K; ĉu mi vin ne surverŝis per favoroj? K.
transverŝi. Verŝi el unu vazo en alian, ordinare por apartigi la likvon disde la sedimento: transverŝi vinon el botelo en karafon.
fandverŝi. Fluigi fanditan likvan metalon en muldilon: fandverŝi feron, bronzon, oron; atenti la fandverŝon.
oferverŝi Z. Verŝi parton de likvo, kiel oferon: oferverŝi vinon, oleon.
sangoverŝo Z. Vundado aŭ pereigo de homoj pro batalo: la urbo estis prenita sen sangoverŝo.