← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15235

★ŝut/i

ŝut/i (tr)
Elglitigi substancon nelikvan, konsistantan el multaj apartaj, ne kunigitaj eroj: ŝuti grenon en sakon B; ŝuti sablon sur teron B; ŝuti salon en supon B; lia edzino sternis kovrotukon super la aperturo de la puto k ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku X; ĉie, kie bona mano estis ŝutinta panpecetojn por la birdoj Z; grandajn branĉojn ŝi metis sur lin k ŝutis sur tion foliojn Z; la vento ŝutas al ŝi floraĵojn sur la harojn Z. semi, verŝi.
(f) Grandnombre aŭ grandakvante doni: ili ŝutis komplimentojn al la aŭtoro Z.
💻 Transsendi datenojn amase: alŝuti dosieron (al servilo); elŝuti programon, tiparon, novaĵojn (de servilo al uzanto).
ŝutado. Agado de iu, kiu ŝutas: ŝutado de sablo sur la glatisaj stratoj.
ŝutaĵo Materialo, kies detalaj pecoj havas tian formon k grandecon, ke oni povas facile ŝuti ilin.
ŝutiĝi. Iĝi ŝutata: la sako krevis k la greno ŝutiĝis sur la plankon.
ŝutiĝema. Facile ŝutiĝanta: ŝutiĝema hararo Z.
ŝutilo. Ĉia ilo por ŝuti. ŝovelilo.
ŝutloko. Loko apud vilaĝo aŭ urbo, kie oni povas ŝuti la rubojn ks.
alŝuti. Ŝuti direkte al io.
ĉirkaŭŝuti. Abunde ĉirkaŭi per io: (f) ili estas ĉirkaŭŝutataj per liaj favoroj Z.
deŝutilo. Tiu parto de plugilo, kiu ŝutas la teron flanken.
disŝuti. Disigi, ŝutante: semante, disŝuti grenon sur kampo B; disŝuti semon Z; kolekti per balailo la disŝutitan cindron; (f) la gardostarantoj ekvidis, ke la amaso disŝutiĝis k kuras en diversajn flankojn X.
elŝuti. Eligi, ŝutante: elŝuti sablon el kamiono.
elŝutiĝi. Eliĝi amase: la oraj harfasketoj el sub la ĉapelo elŝutiĝis sur la blankan frunton Z; (f) ĉi tiu frapis lin en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron X.
forŝuti. Forigi, ŝutante: arb’, kiu de l’ folioj forŝutas lastan reston K.
kunŝuti. Kunigi, ŝutante: kunŝuti ŝtonojn senorde B; li kunŝutis la karbon en grandan amason.
superŝuti
Tre abunde kovri per ŝutado: superŝuti ĉerkon per tero Z.
(f) Tre abunde doni: superŝuti iun per donacoj, favoroj; la kajo estis superŝutita de atendantoj; mi estas superŝutita de laboro, per korespondaĵoj; la polico estas superŝutita per plendoj B.  droni, flui.
surŝuti. Pli-malpli plene kovri per: surŝuti la aleojn per sablo; surŝuti la plankon per floroj B; surŝuteti kukon per sukero.
motorŝutilo = baskulkamiono.