PIV · 12416
★plug/i
★plug/i (tr)
1 Prilabori la teron, tranĉante ĝin per speciala ilo por prepari semadon k kulturon: ili rigardis la malgrandan Nikon, kiu plugis per siaj kvin ĉevaloj Z; venos tagoj, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto X; ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado? X; (f) vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn X.
2 Fari longformajn truojn en io: Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem fariĝos ruinaĵo X; virbovo hufe fosas, korne plugas teron G; la steveno plugis la ŝaŭmantajn ondojn; la vento plugis grandajn sulkojn sur la akvo B.
plugo, plugado. Ago de tiu, kiu plugas: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo k sem’ Z; estis la sezono de la plugado.
plugebla. Tia, ke oni povas ĝin plugi: plugebla grundo.
plugejo. Grundo plugita k ankoraŭ ne prisemita.
plugilo. Aparato por plugi, tirata de homoj, bestoj aŭ maŝino: ordinara plugilo konsistas el koltro, soko k deŝutilo(j); forĝu el viaj plugiloj glavojn! X.
plugileto. Ŝpato.
elplugi. Eltiri el la tero per plugilo: elplugi putrajn radikojn.
traplugi. Plugi 2.
neĝplugilo. Aparato, simila al plugilo, k uzata por senneĝigi vojojn en vintro.