PIV · 12417
pluk/i
pluk/i (tr) Kapti inter la fingroj, k aparte:
1 Rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo.
2 Depreni, delevi malgrandan objekton: li plukis fadeneton de sia maniko; pluki falintan moneron.
3 = pinĉi 3, plektri.
plukado. Ago de tiu, kiu plukas: la civilizo de la plukado antaŭiris al tiu de la plugado.
pripluki. Eltiri per ruzo aŭ trompo monon de iu: li priplukis sian onklon.
pikpluki (tr) Pluki per rapidaj, sinsekvaj pikoj, kiel kokinoj, kolomboj.