← Reen al P

PIV · 12418

★plum/o

plum/o
Epiderma produktaĵo responda al la haro de la mamuloj, ope kovranta la korpon de birdoj, ĝenerale konsistanta el kava tigo (plumtigo) portanta flankajn plumerojn: kokinoj, okupitaj je glatigado de la plumoj per sia beko Z; al la kokinoj hirtiĝis la plumoj Z; ili elŝiris al si ĉiujn plumojn Z; malpeza kiel plumo; prunti la pavajn plumojn K (fanfaroni pri fremdaj meritoj).
Tiu per lanugo provizita tubeto, uzata kiel ornamo: kavaliroj rajdas kun plumoj sur la ĉapelo Z; ĉapelo de virino kun cigna plumo.
Tubeto, bevele tajlita, de tia plumo, pasintece uzata kiel skribilo: ansera plumo Z; inkujo k plumo Z.
Metala maldika lamenpeceto, en formo de plumo 3, k uzata por skribi aŭ desegni: ŝtalaj plumoj Z; plumo ne sentas, papero silentas Z (oni povas skribi ion ajn).
pluma. Rilata, simila al plumo.
plumi (tr) Provizi, ornami per plumoj: kokete plumita bireto Z.
plumaĵo. Io farita el plumoj: ŝi petis la fratinojn, ke ili gardu ŝian cignan plumaĵon Z.
plumaro. Tuto de la plumoj de unu birdo.
plumeca 🍁 (pp limbo de folio) Havanta entranĉaĵojn aŭ folierojn aranĝiĝintajn ambaŭflanke de komuna petiolo aŭ de ĉefa ripo, simile al plumeroj sur plumtigo: plumeca folio, limbo; folio plum(ec)e entranĉa, kunmeta. maneca.
plumero Ĉiu el la malgrandaj, fajne dividaj fadenoj, kiuj insertiĝas sur la tigo de plumo 1.
plumeto
Ĉiu el la malgrandaj plumoj, kiuj formas la lanugon.
Similaspekta folio aŭ floro: la brunplumeta kano Z.
plumiĝi. Iĝi kovrita de plumoj.
plumingo. Tenilo, en kiun oni enmetas skriboplumon.
plumujo. Skatoleto, por teni skriboplumojn.
senplumigi. Deŝiri la plumojn de birdo: senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon Z (lertege ŝteli); troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti! Z.
bekplumo Ĉiu el la hirtaj plumoj ĉe la bazo de la beko de iuj birdoj, ekz. otido k gipaeto.
fadenplumo Ĉiu el la hirtaj, harsimilaj (pro reduktiĝo aŭ malesto de plumeroj), sensivaj plumoj precipe ĉe la bazo de la beko k apud la okuloj de diversaj birdoj. Sin. vibriso 3.
fontoplumo. Plumingo kun inkrezervujo: orpluma fontoplumo, tuŝ-fontoplumo de desegnisto (kun rezervujo por ĉina inko k tuboplumo).
lumplumo 💻
Ilo uzata por indiki punkton sur komputila ekrano, funkcianta tiel, ke ĝi detektas la preterpason de la katodradia lumpunkto.
Ilo kun la formo de krajono, uzata por legi strikodojn, funkcianta tiel, ke ĝi mezuras la helecon de la surfaco ĉe sia pinto.
skriboplumo. Plumo 4.
tuboplumo. Skriboplumo kun tubeto anst. pinto, ebliganta strekojn kun difinita regula larĝo: la plej simplaj tuboplumoj estis ekipitaj per funelformaj inkujetoj po unu.