PIV 2026 · Artikolo 6579
★inko
Derivaĵoj en la artikolo 8
★ inko kolora likvo por skribi, presi aŭ desegni: nigra inko ruĝa inko verda inko
inki tr apliki inkon sur ion: inki stampilon inki cilindron
inkado ago de inkanto.
inkilo aparato por inki: inkilo de stampilo inkilo de presmaŝino
inkujo
1 malgranda vazo, en kiu oni tenas inkon por skribi.
2 ujo, kiu provizas per inko la prescilindrojn.
ĉina inko tuĉo.
presinko speciala inko uzata por presado.
sekreta inko speciala inko, kiu sekiĝante nevidebliĝas, kaj refariĝas videbla nur post difinita traktado.
skribinko inko uzata por skribado.