PIV · 9110
★lanug/o
★lanug/o
1 Tre delikata, maldika k malpeza plumaro, kovranta la ventron de la birdoj sub la pli dikaj plumoj: kusenoj el lanugo de molanasoj Z; ŝaŭmo simila al cigna lanugo Z.
2 Tre delikata hararo, unuafoje kreskanta sur la lipoj, vangoj k mentono de junuloj: de post la momento, kiam la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lanugon […] Z.
3 🍁 Mola harkovraĵo de iuj plantoj aŭ plantpartoj, ekz. la lanugo de persiko, la semlanugo de kotonujo.
lanuga. Prezentanta lanugon aŭ ion similan: lanuga kuseno; lanugaj vangoj; lanugaj folioj; paŝadi sur lanuga herbokovro Z (mola kiel lanugaĵo); la branĉoj lanugaj de neĝo Z.
lanugaĵo. Litkuseno, plenigita de lanugo: tra la dudek matracoj k la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon Z.