PIV · 12088
★persik/o
★persik/o 🍁 La frukto de persikarbo: drupo globa, unusulka, kun haŭto de flava ĝis ruĝa, lanuga aŭ glata k kun karno tre sukplena, bongusta, blanka aŭ flaveta, enhavanta malmolan kernon sinuasulkan, unuseman, adheran aŭ ne al la karno.
persikujo, persikarbo. Sp. de prunuso (Persia prunuso), grava fruktarbo kun lancetformaj aŭ elipsaj, dentaj, glataj folioj, kun rozaj floroj k kies fruktoj estas persikoj; origina el Ĉinio, enkondukita en Eŭropon fare de la Romianoj, hodiaŭ vaste kultivata por fruktoj manĝataj krudaj, kuiritaj aŭ sekigitaj; multaj kf-oj. ☞ brunjono, nektarino.