PIV 2026 · Artikolo 12089
persikario
persikario BOTA herbeca kreskaĵo el la mezvarmaj regionoj, proksime parenca al poligono 2. genro Persicaria ➞ poligonaco.
makulpersikario speco de persikario, preskaŭ tutmonda trudherbo, kun ruĝetaj tigoj kiuj povas kreski sterniĝante aŭ rekte; kun rozaj, malgrandaj floroj en cilindraj grapojoj ĉe la pintoj de branĉoj; la folioj estas integraj kaj kutime havas brunan makulon en la mezo. specio Persicaria maculosa