PIV · 12502
★poligon/o
★poligon/o
1 (ark.) = fagopiro, pli speciale ordinara fagopiro.
2 🍁 (ss) G. (Polygonum el poligonacoj) de ĉ. 20 sp-oj de unujaraj herboj el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero.
3 🍁 (vs) Poligono 2 k la tre parencaj g-oj, plantoj – unu- k plur-jaraj herboj, grimpaj arbustoj k lianoj – kun diversformaj folioj, karakterizataj de ĉirkaŭtiga tubo devenanta el la kuniĝo de du stipuloj, kun multaj, ĝenerale rozaj aŭ blankaj floroj en grapolo, spiko aŭ paniklo, k kun triangulsekcaĵaj aŭ lentformaj akenoj; grupo de ĉ. 330 sp-oj el la mezvarmaj regionoj, pluraj pororname kultivataj k unu (☞ bistorto) medicine uzata. ☞ fagopiro, persikario.
4 ∆ Plurangulo, plurlatero.
poligona 🏠 Konstruita sur plurangula plano: poligona turo.