PIV 2026 · Artikolo 9151
latero
Derivaĵoj en la artikolo 11
latero MATE
1 streko, kiu limas plurangulon aŭ alian figuron: kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero MT
2 unu el la du duonrektoj, kiuj limas angulon.
latera rilata al latero. ➞ flanka.
ĉeorta latero en orta triangulo unu el la du lateroj, kiuj apudas la orton. Sin. kateto. ➞ hipotenuzo.
dulatera havanta du laterojn.
egallatera havanta laterojn de egala longo: egallatera triangulo egallatera kvarlatero
kvarlatera havanta kvar laterojn.
kvarlatero kvarangulo.
kvinlatera havanta kvin laterojn.
kvinlatero kvinangulo.
plurlatero plurangulo. ➞ kvadrato, paralelogramo, rombo, trapezo.
frekvenca plurlatero STAT grafika prezento de frekvenca distribuo, kiun oni ricevas, kiam la mezpunktoj de la supraj lateroj de la ortanguloj en frekvenca ortangularo estas kunligitaj per strekoj.
trilatera havanta tri laterojn.