PIV 2026 · Artikolo 13588

rombo

Litero R

rombo
1 MATE paralelogramo, kies ĉiuj lateroj estas egale longaj: kvadrato estas orta rombo ➞ romboido.
1 En kristalografio, ne uzu romba en la senco de ortoromba.
2 (familiare) romboido: mi distris min per desegnado
de romboj kaj figuroj horoskopaj FDi
neniu karoto povis trafi kaserolon sen akcepti formon de rombo aŭ trapezo OE sur la verda flago de Brazilo troviĝas flava rombo kun blua rondo Ko
3 ZOOL plata fiŝo, parenca al plateso. specio Scophthalmus rhombus Sin. rombofiŝo, romba skofthalmo. ➞ fleso, hipogloso 1, limando, pleŭronekto, rajo, soleo 1, turboto, rombencefalo.
romba rilata al rombo; havanta formon de rombo 1 aŭ rombo 2. Sin. romboforma. ➞ romboida; romba muskolo.
ortoromba MATE karakterizata de orta prismo kun romba bazo. ➞ ortoromba.