← Reen al M

PIV · 10733

★muskol/o

muskol/o Organo, konsistanta el fibroj, k produktanta per kontrahiĝo ĉiujn movojn de la organismo: visceraj muskoloj el glataj fibroj, skeletaj muskoloj el striaj fibroj, kora muskolo el specialaj (miokardiaj) fibroj.
muskola
Rilata al muskolo: muskola kontraho.
Dikmuskola.
muskolaro. Tuto de la muskoloj de besto aŭ homo.
intramuskola. Farata interne de muskolo: intramuskola injekto.
senmuskola (f) Ne havanta energion, drastan efikon: senmuskola prozo.
dikmuskola, fortmuskola Z. Havanta dikajn, fortajn muskolojn: grandaj dikmuskolaj manoj Z.