PIV 2026 · Artikolo 14499
1soleo
1 soleo ZOOL mezgranda, plata, ovala fiŝo, kun okuloj kaj muzelo ĉe la dekstra flanko; kun supra makzelo pli longa ol la malsupra; ĝia koloro inter griza, ruĝete bruna kaj grize bruna, kun malhelaj makuloj. genro Solea ➞ soleedo, fleso, hipogloso 1, limando, plateso, pleŭronekto, rombo 2.
solea rilata al soleo(j): KUIR soleaj fileoj kun blanka vino
soleedo fiŝo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas soleo. membro de la familio Soleidae (soleedoj)