← Reen al P

PIV · 12397

pleŭronekt²o

pleŭronekt2o G. (Pleuronectes) de manĝeblaj fiŝoj el la fam. pleŭronektedoj, kies korpo estas flanke plata, kun ambaŭ okuloj sur la dekstra flanko, k kun nesimetria buŝo; du sp-oj, i.a. plateso.
pleŭronektedoj. Fam. (Pleuronectidae) de teleosteoj, ampleksanta hipogloson, pleŭronekton, fleson, limandon.
pleŭronektoformaj. Ordo (Pleuronectiformes) de teleosteoj, ampleksanta pleŭronektedojn k soleedojn.