PIV 2026 · Artikolo 12398
pleŭroto
Derivaĵoj en la artikolo 3
pleŭroto BOTA ombrelfungo kun karna lamenohava bazidiujo, kies stipo estas ĝenerale ekstercentra al la ĉapelo; tutmonda, ofte lignoloĝa, pluraj manĝeblaj. genro Pleurotus ➞ pleŭrotaco.
pleŭrotaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas pleŭroto. membro de la familio Pleurotaceae (pleŭrotacoj)
eringia pleŭroto la plej granda pleŭroto, kun dika blanka trunketo kaj malgranda, flave bruna ĉapo; kreskas sur arbo aŭ malforte parazitas la radikojn de iuj apiacoj, ekzemple eringio; kultivata, manĝebla. specio Pleurotus eryngii
ostra pleŭroto pleŭroto kun larĝa ĉapo, en la formo de ostro aŭ ventumilo, kun tre palaj lamenoj; emas kreski sur la trunko de arbo; kultivata, manĝebla. specio Pleurotus ostreatus