PIV · 1753
bazidi/o
bazidi/o 🍁 Cilindra, klabforma aŭ ronda funga ĉelo aŭ ankaŭ grupo de kvar ĉeloj, kiu naskas ĝenerale kvarsporojn (bazidisporojn) unuope portatajn de alpendaĵo.
bazidiujo. Organo naskanta bazidiojn, karakteriza de la bazidimikotoj. Sin. bazidifrukto.
bazidimicetoj, bazidiomicetoj. Precipa klaso (Basidiomycetes) de la bazidimikotoj.
bazidimikotoj, bazidiomikotoj. Filumo (Basidiomycota) de superaj fungoj bazidihavaj; ĉ. 16 000 sp-oj el ĉ. 1 100 g-oj, i.a. agariko, boleto, likoperdo, tremelo, uredo, ustilagoj. Sin. bazidifungoj.