← Reen al S

PIV 2020 · 14498

★soldat/o

soldat/o
Ordinara ano de armeo: unu soldato militon ne faras Z; la soldatoj ne konis kompaton Z; la Nekonata Soldato (simbolo de la soldatoj, pereintaj dum milito); li estas malnova soldato (hardita); (f) ludi soldatojn (pp infanoj); stanaj soldatoj Z (ludiloj). Rim. Oni iufoje uzas tiun vorton kontraste, aŭ kun ranguloj: Oficiroj k soldatoj!, aŭ kun militŝipanoj: soldatoj k maristoj. batalanto, militisto.
(pp formikoj aŭ termitoj) Senseksa plenkreska individuo kun granda kapo k fortaj mandibloj, specialiĝinta en la gardado de sia socio.
soldata
Rilata al soldato: soldata vesto, servado, trinkejo.
Havanta aspekton de soldato: soldata mieno, krudeco.
soldati (ntr) Esti soldato.
soldataĉo. Kruda, kruela soldato.
soldataro
Tuto de la soldatoj en iu loko, iu regno ks.
Grupo da soldatoj kun aparta karaktero: sovaĝa, sendisciplina soldataro. bando, hordo, trupoj.
soldatejo. Loĝejo de soldatoj. kazerno.
soldatiĝi. Iĝi soldato.
ekssoldato. Homo, servinta kiel soldato. veterano.
akvosoldato. Stratioto.
dungosoldato. Soldulo.
fajrosoldato. Ano de fajrobrigado.
marsoldato. Soldato, ŝipe transportita, por batali en malproksima lando.
piedsoldato. Infanteriano.
servosoldato. Soldato, servanta kiel lakeo ĉe oficiro.