← Reen al H

PIV 2020 · 6202

hord/o

hord/o Z
Tribo el nomada popolo: Tataroj el nomada hordo G.
Senorda, malbonfara bando: la Eternulo sendis sur lin hordojn da ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj X; la hordoj de la flagelantoj, kiuj vagadis tra la Rejna regiono Z; (f) junaj sinjoroj el fremdaj landoj horde nin invadis G.
la Ora Hordo. Plej okcidenta el la mongolaj regnoj, kiu inter la 13a k la 16a jc subigis al si la rusajn princlandojn.