PIV 2026 · Artikolo 6203

★hordeo

Litero H★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. hordea
  2. hordeaĵ/o
  3. mus/a hordeo
  4. ordinar/a hordeo
★ hordeo
1 BOTA unu-, du- aŭ plur-jara herbo 2, kun floroj el densaj spiketoj havantaj longe aristajn glumojn; nordhemisfera; kelkaj, precipe la ordinara hordeo, estas kultivataj por furaĝo kaj precipe por grajnoj uzataj por fari grion kaj fabriki bieron. genro Hordeum ➞ poaco.
2 KOMU kultivataj specioj de hordeo 1, precipe ordinara hordeo.
3 KOMU grajnoj de hordeo 2.
hordea rilata al aŭ farita el hordeo: hordea kaĉo
hordeaĵo KUIR manĝaĵo el hordeo 3.
musa hordeo BOTA speco de hordeo, kun malgrandaj sekaj semoj kaj folioj kun mallongaj malakraj liguloj; nordhemisfera trudherbo. specio Hordeum murinum
ordinara hordeo BOTA speco de hordeo; ĉiu floro estas grapolo de spiketoj kun longa maldika aristo, kiu aspektas kiel tufo; kultivata por la manĝeblaj grajnoj. specio Hordeum vulgare kun kultivoformoj