PIV · 9049
★lake/o
★lake/o
1 Servisto ĉe riĉuloj, ordinare portanta livreon.
2 (f) Homo, kiu pro malkuraĝo aŭ profitemo obeas servutece al iu potenca instanco.
lakei
1 Labori kiel lakeo.
2 (f) Malnoble peni iun flati k servi.
lakearo. La tuto de la lakeoj en unu domo.
lakeejo. Antaŭĉambro, kie atendis la lakeoj.