PIV 2026 · Artikolo 9048

lakario

Litero L

lakario BOTA ombrelfungo sen ringo kaj sen stipingo, kun dikaj kaj/aŭ bone inter-apartaj lamenoj kaj kun blanka sporaro; tutmonda. genro Laccaria
laka lakario speco de lakario, junstadie ofte ruĝa, ruĝete bruna aŭ oranĝa, sed maturstadie pala; kun blankaj sporoj; el Nord-Ameriko kaj Eŭropo; la kapo estas manĝebla. specio Laccaria laccata