PIV · 10372
★milit/i
★milit/i (ntr) Batali per armiloj kontraŭ fremdlandaj armeoj aŭ kontraŭ samnacia malamika partio: la Ĥaldeoj revenos k militos kontraŭ ĉi tiu urbo X; al la mond’ eterne militanta Z; (f) du militas, tria profitas Z. ☞ batali.
milito
1 Tiu perforta k detrua formo, kiun alprenas politiko, por solvi la konfliktojn inter klasoj, nacioj aŭ regnoj: aranĝi militon kontraŭ iu Z; proklami, deklari, fari, gajni, perdi militon; enlanda, eksterlanda, defenda, agresa milito; interfrata, intercivitana milito; religia milito; eksplodas, ekflamas milito; unu soldato militon ne faras Z; oni ne plu lernos militon X; ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon X; la reĝo, kiu kaŭzis la militon Z. ☞ paco. ➞ militdamaĝoj, militkrimo.
2 (vs, f) Ĉiu formo de grava konflikto kun aŭ sen uzo de armiloj: malvarma (per nearmilaj rimedoj), psikologia (per propagandaj rimedoj) milito.
milita. Koncernanta la militon: parado milita Z; militaj preparadoj; kanto kiu gloras grandajn militajn agojn Z.
milite
1 En milito, per milito: li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn Z; milite pligrandigi sian teritorion.
2 En militista maniero: li salutis milite Z.
militaĵoj. Faroj de militantoj.
militema. Inklina al milito: militema popolo estas kancero de la mondo.
militestro. Tiu, kiu plejsupere komandas (ofte ש): la grandaj militestroj, Aleksandro, Hanibalo, Cezaro.
militismo. Militarismo.
militisto. Profesia armeano: oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigus la manojn de la militistoj X.
★militistaro (ark.) ש Armeo: la militistaro de la reĝo de Babel X.
militmaŝino ♜ Ĉia aparato, kiun la antikvuloj uzis en sieĝoj, por rompi muregon aŭ ĵetegi ŝtonblokojn. ☞ balisto, katapulto, ramo.
★almiliti (tr) Konkeri.
krucmilito ♜ Ekspedicio de kristanaj regnoj kontraŭ islamanoj, por rekonkero de la tombo de Kristo.
mondmilito. Moderna milito, kiu disvastiĝas tra la tuta mondo: ni spertis du mondmilitojn, 1914−1918 k 1939−1945.
movomilito. Milito, en kiu armeo manovras, por ataki.