← Reen al B

PIV · 1722

★batal/i

batal/i (ntr)
(kontraŭ iu) Peni fizike venki, atakante aŭ defendante: la junulo aliĝis al nia militistaro k kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj Z; li iras kun vi por batali pro vi X; se li povos batali kun mi k venkos min, tiam […] X; tiu glavo, per kiu li (Agamemnono) batalis kun Trojanoj Z; kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu Z; ili batalis la tutan tagon; buboj, batalantaj per neĝbuloj. lukti, agresi, sturmi.
(kontraŭ io) Peni forigi danĝeron, superi kontraŭaĵon: batali kontraŭ la fajro, la inundo; kamparanoj per la sitelo k plugilo batalis kontraŭ la dezerto B; (f) ni devis batali kontraŭ grandaj malfacilaĵoj Z; la animo en mi batalas forte Z; batali kontraŭ la morto Z, la sorto Z; anim’, kiu batalas liberiĝi Z. barakti, malcedi, rezisti.
(f, kontraŭ io) Ataki aŭ defendi per spiritaj armiloj: oni povas batali kontraŭ tio per fortaj argumentoj Z; kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu Z; mi batalas kontraŭ fantomoj Z (vantaj teorioj); batali por la triumfo de la vero.
batalo
Malamika interpuŝiĝo inter du homoj: mana Z, pugna batalo; post longa batalo ili (du) sin reciproke proklamis nevenkeblaj Z. duelo.
Malamika interpuŝiĝo de du homgrupoj aŭ armeoj: pretigi sin por batalo X; iri en la batalon X (iri batale X); la varmega batalo apud Prago Z; kampo Z, loko de batalo Z, havi batalon kun neregula korpuso Z; rajdis la dioj, por batali la lastan batalon Z; post la fino de l’ batalo estas multe da kuraĝuloj Z.
(f) Malfacila penado kontraŭ baroj, danĝeroj: la batalo pro la ekzistado Z; La batalo de l’ vivo Z (titolo de romano); batalo pri la vivo k morto Z (ekonomia demando); ili (advokatoj) kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj partioj Z; post momento de interna batalo Z.
batalado. Agoj de iu, kiu daŭre batalas: batalado pure politika Z; la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela Z.
bataladi. Daŭre, konstante batali: ni bataladu, kune tenataj per unu sankta espero! Z.
batalanto
Tiu, kiu batalas: batalanto de la unua, dua mondmilito; brava batalanto kontraŭ plado bolanta Z.
Aktiva propagandisto: kolektiĝas pacaj batalantoj Z; al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj esperantistaj! Z.
batalejo. Loko de batalo.
batalema. Inklina al batalado.
bataleme. En batalema maniero: bataleme saltas nia koro Z.
bataleto. Malgrava batalo.
batalilo. Armilo: sescent viroj, zonitaj per bataliloj X; For la batalilojn! (titolo de romano); (f) la sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado Z; ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita? Z. arsenalo.
batalisto. Tiu, kiu metie batalas: via filo tenis sin kiel brava batalisto Z; nun armu vin, ho batalistino! X.
ekbatali Z. Komenci batalon.
interbatali Z. Batali unu(j) kontraŭ alia(j): kvazaŭ pro ia malbena sorĉo la E-istaj ĉefoj ĉiam interbatalis.
kontraŭbatali
(tr) Batali kontraŭ io: ili akre kontraŭbatalis nian proponon; kontraŭbatali la korpan doloron Z.
(ntr) Malcedi, oponi: je ĉiu iniciativo pri socialaj leĝoj la konservativuloj kontraŭbatalis.
kunbatalanto. Tiu, kiu partoprenas en unu sama batalo: li falis meze de siaj kun batalantoj; la morto rabis al ni tre multe el niaj kunbatalantoj Z.
probatalanto. Tiu, kiu batalas pro iu aŭ io. advokato, ĉampiono.
klasbatalo Neevitebla opozicio inter la senperaj produktantoj, kiuj efikigas la produktorimedojn, k ties proprietuloj, kiuj alproprigas al si la plusvaloron.
kokbatalo. Batalo inter kokoj, speciale dresitaj k ofte armitaj, aranĝata kun monvetoj.
ludbatalo. Matĉo, partio.
miksbatalo
Batalo, en kiu la soldatoj batalas tute proksime de la malamiko.
Rugbea ludfazo, en kiu ludantoj intermiksas sin spontane aŭ post decido de la arbitracianto.
taŭrbatalo. Hispandevena batalo de taŭro kontraŭ trupo da armitaj homoj.
vetbatali
Batali pri veto, kiu do estos la venkinto.
(f) Konkuri kun iu, kiun oni penas egali aŭ superi: vetbatali per ĝentilaĵoj, donacoj.
vetbatalo. Sporta batalo, ĉe kiu estas aranĝitaj monvetoj pri la venkonto.