← Reen al L

PIV · 9622

lukt²i

lukt2i (ntr)
Batali per la sola korpa forto, sen armiloj: lia femuro elartikiĝis, dum li luktis kun tiu X; en malfacila batalo ili luktis unu kun la alia Z; lukti laŭ la reguloj. barakti.
(f) Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton: li dum sia vivo iradis luktante k strebante Z; mi luktis k strebis por la infano Z; vere, nun mi sufiĉe suferis k luktis! Z; per dia lukto mi luktis kun mia fratino k mi venkis X (naskante idon).
lukto
Senarmila korpa batalo: la lukto de Jakobo kun la anĝelo.
Sporta konkuro, en kiu ĉiu provas renversi teren la alian, observante difinitajn regulojn. bokso, pankraco, ĵudo.
(f) Strebo al io: senespera lukto kontraŭ la morto.
luktejo. Speciale aranĝita loko por lukto sporta.
luktisto. Tiu, kies metio estas lukti en cirko, foiroj ks.