PIV 2020 · 1653
★barakt/i
★barakt/i (ntr)
1 Forte sin skui, vivege movadi la membrojn: barakti kiel fiŝo ekster la akvo Z, kiel malseka hundo Z; la malgranda infano laŭte ekridis de ĝojo, baraktis per la piedetoj, rulis sin sur la tero Z; la kaptito furioze baraktis B (por sin liberigi); knaboj baraktantaj en ŝlima akvo. ☞ tordiĝi.
2 Forte penadi kontraŭ obstakloj: barakti kontraŭ la malfavoraj cirkonstancoj, la ŝuldoj; barakti kontraŭ la morto; kapoperde barakti; (f) li baraktas en kontraŭdiroj; la internacia vivo baraktadas por sin organizi. ☞ lukti.
3 (io) Penadi, por trovi esprimiĝon, realiĝon: multaj projektoj baraktis en lia kapo Z; nun en ŝia kapo baraktis nova demando Z.