← Reen al T

PIV · 15818

★tord/i

tord/i (tr)
Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj en reciproke kontraŭaj direktoj: tordi fadenojn; tordi siajn harojn en longan plektaĵon; tordi vergon en la manoj; tordi siajn lipharojn en pinton; (f) la vento tordas la ondojn en akvoturnojn B.  tordelpremi.
Elfari, volvante la erojn unu ĉirkaŭ la alia, k tordante la tutaĵon: tordi kablon, draton de altrezistaj rezistiloj; tordi ŝnurojn el sablo Z (fari senutilan penon). ŝpini.
(f) Misformi aŭ difekti, tordante: li tordis al si la piedon; malice la knabo tordis la brakon de sia najbaro; arbo tordita de la vento; ili sin tordas kiel naskantino X; ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis Z; tordi la buŝon (en signo de malŝato); tordi la leĝon (ĝin intence misinterpreti).
tordo
Ago de iu, kiu tordas, k rezulto de tiu ago.
Streĉo, kiu tordas korpon: rezisto de akso al tordo. flekso, kunpremo, tiro, tondo.
torda. Tia, ke ĝi prezentas tordo(j)n: torda fadeno, drato; torda kolono.
tordaĵo. Fadenfasko aŭ franĝo helice tordita, k pli speciale 🏠 similforma ornamaĵo.
tordeco
Stato de io tordita.
(pp spaca kurbo) Grando mezuranta, kiom devias la kurbo de ebena kurbo. kurbeco.
tordilo. Bastoneto aŭ ilo, servanta por tordi fadenojn aŭ dratojn.
tordiĝi. Iĝi tordita: (f) tordiĝi kiel serpento; lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo Z.
tordometro Aranĝaĵo por mezuri la gradon de tordo ĉe dratoj, fadenoj ks.
distordi. Misformi per tordo: lenso distordas la bildojn ĉe la randoj; distordita prezento de la faktoj.
distordo Ŝanĝiĝo de la origine regula formo de ondo aŭ de perioda fenomeno dum ĝia propagiĝo.
eltordi
Eligi, tordante: eltordi akvon el viŝtuko. premtordi, vringi.
(f) Akiri per minaco aŭ turmento: eltordi el iu sekreton, konfeson.
fortordi
distordi: fortordi ŝlosilon en difektita seruro; (f) fortordi la veron.
Tordorompi: la pastro alportu (la turton) al la altaro k fortordu ĝian kapon X.
maltordi. Fari la movojn inversajn al tiuj, per kiuj oni tordis fadenon, ŝnuron ks.
artiktordo Perforta disstreĉo de la artikaj ligamentoj.
ebentordi. Tordi ebenan platon laŭ ia akso.
ebentordiĝo (pp panelo, pordo ks) Misformiĝo, kaŭzita de malsekeco aŭ malbonkvalito de la ligno.
koltordiĝo Tortikolo.
kuntordi. Turni kune du aŭ plurajn fadenojn aŭ fadenformaj aĵoj. plekti.
koltordulo. Jingo.
ligtordo 🍴 Speciala nodo, kiu dividas kolbasojn faritajn el unu intesto k kiu estiĝas per tordado, ofte fiksita per metala krampo.
premtordi Z. Senakvigi per premado k tordado: premtordi tolaĵon (Sin. vringi).
streĉtordi. Streĉi per torda movo: streĉtordi risorton Z.