PIV 2026 · Artikolo 4897
funiklo
Derivaĵoj en la artikolo 3
funiklo
1 BOTA tigeto, kiu kunligas ovolon aŭ semojn al la placento.
2 ANAT ŝnurforma elemento. funiculus
mjelaj funikloj blanka nerva substanco, konsistanta el nervofibraj faskoj, kiuj etendiĝas laŭlonge de la mjelo.
sperma funiklo pediklo, fine de kiu pendas la testikoj kaj la epididimo, kaj kiu konsistas el la spermodukto, arterioj, nervoj k.a.
umbilika funiklo umbilika ŝnuro.