PIV · 4896
fungus/o
fungus/o ⚕ Nomo de tumoroj, kiuj aspektas kiel fungoj aŭ spongoj: la fungusoj elkreskas precipe ĉe vundoj.
fungusa. Havanta la naturon de funguso: fungusa tumoro.
fungusaĵo. Nomo de vegetantaj tumoraĵoj, ofte tuberkulozaj aŭ kanceraj, kiuj produktiĝas surface de vundo, de mukozo aŭ en natura kavo.