← Reen al P

PIV · 12102

★pes/i

pes/i (tr)
Mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo: pesi pakaĵon, panon, leteron; ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn X; mane pesi brasikon; mi volas pesi min; (f) se estus nun pesita mia ĉagreno ĝi estus pli peza, ol la sablo ĉe la maroj X.
(f) Θ Juĝi la meritojn k malmeritojn de homo: la Eternulo pesas la korojn X; mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero k la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozo! Z.
(f) Taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io, por tion akcepti aŭ malakcepti: ĉu ĉion pesas vi trankvile? Z; pesante juste ĝojon kun doloro Z; pesi la sekvojn de ago, la meritojn de du rivaloj; longe pripensadi k pesadi ĉiun sian vorton Z; la sorto de la ŝtato estas nun pesata B; konfesite, pesite, forgesite.
peso. Ago de tiu, kiu pesas: fari ĝustan, malĝustan peson; (f) per mezuro k peso akiriĝas sukceso Z.
pesado. Daŭra aŭ ripeta peso: la pesado de la ĵokeoj; pesado de la motivoj por k kontraŭ.
pesadejo. Loko kie oni pesadas (brutojn ĉe brutvendejo, ĵokeojn ĉe vetkurejo k.a.).
pesilo
Aparato, por pesi relative malpezajn objektojn (ordinare ĝis 5 kg): vekta, risorta, aŭtomata pesilo; pendopesilo (kun ŝovebla pezilo); streĉpesilo; kuireja, banĉambra pesilo; acidopesilo, monpesilo, orpesilo.
Pesilo
🔭 Aŭstrala konstelacio (Libra).
Sepa signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 23a de Sept. ĝis la 24a de Okt..
pesileto. Malgranda pesilo, por moneroj, juveloj, tabako k.a..
pesiltaso. Ĉiu el la du tas- aŭ teler-formaj ujoj, en kiujn oni metas la pezilojn unuflanke k la pesotaĵojn aliflanke: la pesiltaso leviĝas, malleviĝas; (f) ĵeti en la pesiltason sian glavon, sian prestiĝon (provi venki per ekstertemaj minacoj aŭ influoj).
pesujo. Malgranda vitra ujo, uzata en laboratorio por pesi substancojn.
pesmaŝino. Aparato, por pesi pezajn objektojn: pesmaŝino por brutoj, por aŭtoj k.a..
nepesebla. Tia, ke oni ne povas ĝin pesi: la astronomia etero estis opiniata nepesebla; (f) la nepeseblaĵoj ludas iafoje gravan rolon en politiko.
pripesi. Depreni difinitan pezon el granda kvanto: pripesu al mi tri cent gramojn da butero; pripesi la preskribitan dozon da medikamento; pripesi la porciojn.
animpesado Θ Simbola pesado de la animoj de mortintoj, kiu difinas ilian postmortan feliĉon aŭ malfeliĉon: la animpesado estis elpensita de la Egiptoj, k de ili ĝin pruntis mazdaismo, kristanismo k islamo.
bebopesilo. Speciala pesilo, de kiu unu pesiltason anstataŭas korbo, en kiun oni demetas la pesotan suĉinfanon.
leterpesilo. Aparato por difini la pezon de letero, sekve ĝian afrankon.