← Reen al Ŝ

PIV · 15103

ŝarg/o

ŝarg/o
Eksplodaĵo k pafaĵo en pafilo: atentu, restas ŝargo en la tubo de la pistolo.
Fizika grando, eco de materiaj partikloj, karakterizanta ilian reciprokan ligon kun la elektromagneta kampo propra al ili k ilian interagadon kun ekstera elektromagneta kampo; simb. Q (ku): spaca ŝargo ( nubo de elektronoj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la katodo de elektrontubo, k kontraŭstaras la fluon de la elektronoj al la anodo); norma aŭ plena ŝargo de maŝino, konduktiloj ks.. kulombo.
ŝargi (tr)
Meti ŝargon en pafilon: ŝargu la fusilojn!; lia pistolo ne estis ŝargita.
Provizi aparaton per peco necesa por ĝia funkciado: ŝargi fotografilon per platoj, per filmo; ŝargi poŝlampon per seka pilo.
Enkonduki ian kvanton da elektro en korpon, aparaton ks: ŝargi akumulatoron; partikloj pozitive, negative ŝargitaj.
💻 Provizi dateningon aŭ variablon per valoro, aŭ provizi memorilon per datenoj: ŝargi la adresingon A2 per la adreso de la komenco de la ĉeno; ŝargi N per la longo de la enigaĵo; praŝargi variablon (doni al ĝi ĝian komencan valoron); reŝargi post kolapso de la programaro; bindŝargilo (programo por bindi programon k ŝargi la memoron per ĝi). atribuo, legi, munti, skribi.
ŝargado. Ago de iu, kiu ŝargas.
ŝargiĝi. Iĝi ŝargita: la pafiloj denove ŝargiĝis Z.
ŝargilo. Metala ŝanĝebla ujo, a) entenanta plurajn kartoĉojn, kiun oni adaptas al pafilo, mitralo, maŝinpafilo ks; b) entenanta filmon, per kiu oni ŝargas fotilon, kameraon ktp. Sin. magazeno 3.
ŝargujo. Tiu parto de pafilo, kiu ricevas la kartoĉon.
malŝargi
Fari, ke la pafilo ne plu estu ŝargita, eksplodigante la pulvon: li malŝargis sian pistolon sur la homamason.
Forigi el io la elektron: malŝargi kondensilon; malŝargitaj baterioj.
malŝargo. Ŝanĝo, kiu okazas ĉe io, kion oni malŝargas: efluva, trarompa malŝargo.
malŝargiĝi. Iĝi malŝargita: tiu pilo ne malŝargiĝas, se ĝi restas neuzata; malŝargiĝo de akumulatoro, de partikloj.
malŝargilo Aparato, formita el du metalaj branĉoj, kiuj servas por malŝargi kondensilon.
malŝargotubo Vd tubo.
reŝargi. Denove ŝargi malŝargitan pafilon aŭ aparaton.
senŝargigi. Depreni la kartoĉojn de pafilo, ne uzinte ilin.
sesŝarga. Entenanta ses ŝargojn: sesŝarga revolvero.
kartoĉŝargilo. Ŝargilo de pafilo.