PIV · 9691
★magazen/o
★magazen/o
1 Ejo, kie oni konservas provizaĵojn, komercaĵojn kc: magazeno por salo, por greno; (f) treni kun si la tutan termagazenon de Vulkano Z (armilaron).
2 Vendejo pli granda k diversvara, ol butiko: la droŝko haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato S. Z; fenestraj ekspozicioj de la magazenoj Z; magazeno de juvelisto Z; (ili) en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj Z.
3 Ŝargilo de fotografilo, filmaparato, pafilo ks.
enmagazenigi. Stapli, akumuli en magazenon.
ĉenmagazeno. Ĉenbutiko.