← Reen al A

PIV 2020 · 1164

★arm/i

arm/i (tr)
Provizi per bataliloj, por ataki aŭ defendi: armi la laboristojn kontraŭ la polico; li armis sin per botelo k frapis; bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj B; kiam fortulo plene armita gardas sian palacon […] N; (analoge) armi urbon, citadelon.
Vesti per armaĵo: armi nobelidon kavaliro (en Mezepoka ceremonio); li rapide sin armis Z.
(f) Plifortigi por peno, tasko ks: la malriĉeco k bezono de laboro trafis min – nenio armis min kontraŭ la unua Z; teruraj krimoj, kiuj armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! Z; armitaj per tiu ĉi fera pacienco k per la konscio de la vereco de nia ideo […] Z.
Fortikigi per diversaj rimedoj, subaĵo, ĉirkaŭvolvaĵo ktp: la brusto k dorso estis armitaj per nigraj drapaj remburaĵoj Z; betono armita (entenanta ferajn stangojn); kablo armita (per volvaĵo el dratoj aŭ per metaltubo); rigardi ion per nearmita okulo B (senlorna).
armo (ark.) = armilo: ne servas larmo anstataŭ armo Z.
armado. Ago de tiu, kiu armas aŭ armadas: internacia limigo de la armado; konkuro de armado; la atomnuklea armado.
armaĵo
Tuto de la ŝirmaj platoj, ŝtalaj aŭ ledaj, uzataj por kovri la korpon en batalo: porti armaĵon Z; aperas la spirito en armaĵo Z. kiraso, kruringo, ŝildo.
Malmola metala kovraĵo, kiu servas por protekti kablon kontraŭ ekstera mekanika difekto.
= armilaro.
armiĝi. Sin armi: nevo, pri kiu li supozis, ke li armiĝas kontraŭ Polujo Z; penso, ke gent’ Soplica armiĝos unue! G; reciproka timado k senfina armiĝado Z.
armilo. Ĉio, kio povas servi, por armi iun: en tiuj tempoj ne estis malfacile kolekti armilojn: kelke da rimenoj por la ŝtonĵetilo, lanco aŭ pinta bastono B; la armilo de la krimo estas peza paperpremilo; ataka, defenda, portebla, pafa, pika, tranĉa armilo; (speciale pp milito) orfe kuŝos ruste la armilo Z; alpreni, demeti la armilojn; esti sub la armiloj (soldatservi); al la armiloj! ( alarmo); (f) doni armilojn en la manojn de niaj malamikoj Z; aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj.
armilaro. Tuto de la armiloj aŭ de soldato aŭ de soldatgrupo: soldatoj armilaron purigas G.
armilejo
Deponejo de armiloj.
Arsenalo.
armilpaĝio, armilportisto Z En Mezepoko, juna servisto, kiu portadis la armilojn de sia mastro dum la rajdado.
armito. Homo armita: ĉevalo eliras kontraŭ armiton X.
malarmi. Forpreni la armilojn, ekz. de venkito: malarmi kapitulacintan armeon, okupitan popolon.
malarmo, malarmado. Interkonsenta forigo de la armiloj: ĝenerala konferenco por la malarmado.
senarma. Nearmita: senkompata soldataro montriĝis multe pli forta ol la malfeliĉa, tute senarma popola amaso Z.
senarmigi. Malarmi.
senarmiĝi. Perdi siajn armilojn, (f) sian forton, rezistopovon: senarmiĝis la fortkoruloj X.
ĵetarmilo. Ĉiu el la armiloj, kiujn oni ĵetas, ekz. ŝtonoj, lancoj, sagoj ks.
manarmilo G. Iu el la armiloj, kiujn oni uzas mane, ekz. glavo.
pafarmilo. Iu el la armiloj funkciantaj per pulvo, ekz. revolvero, fusilo ks.
ŝnurarmi Z. Rigi.