PIV · 413
alarm¹i
alarm1i (tr)
1 ⚔ Alvoki al batalpreteco: mi tuj alarmos la divizion; alarmi la trupojn kontraŭ aeratako.
2 Averti pri danĝero per sona signalo, krioj ktp: taĉmento da flamaj rajdantoj krias: frakasu! frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita Z; (analoge) oni pendigis la flagon de alarmo Z (pri danĝero de drono).
3 (f) Maltrankviligi pri minacanta danĝero, obstaklo: alarmanta novaĵo; esti alarmita de kalumnia kampanjo.
alarmo ⚔
1 Signalo, alvokanta al batalo: kial vi trumpetas alarmon? B; ni kuru, ĉu vi ne aŭdas la alarmon? B.
2 Averta sono, informanta pri minaca danĝero: krii alarmon Z; sonorigi alarmon Z; trajna alarmosignalo.
3 (f) Ekscita atendo de danĝero, malfeliĉo ks kun deziro ŝirmiĝi: la anonco ĵetis la urbon en alarmon.
alarma
1 Signifanta alarmon: trumpetoj ludis alarman alvokon B; brulalarma sonorilo Z.
2 Maltrankviliga, danĝeroplena: la alarma stato de la lando.
alarmejo ⚔ Loko, kie la trupoj kolektiĝas ĉe alarmo.
alarmilo. Aparato por alarmi: ŝnura, vapora, aŭtomata alarmilo.