← Reen al K

PIV · 7790

★kiras/o

kiras/o
Metala, iufoje leda armaĵo, ŝirmanta la bruston k dorson: kiraso de kavaleriano; li vundis la reĝon inter la artikoj de la kiraso X; Saul vestis lin per kiraso X.
Aro de ŝtalaj platoj, fiksitaj sur militŝipo por ĝin ŝirmi kontraŭ pafaĵoj. blendo.
Ĝenerala nomo de osta, korna, kalkeca aŭ kitina tegaĵo, konsistanta el unu aŭ pluraj pecoj, enfermanta la korpon de diversaj animaloj, ekz. testudo, krustacoj, k kies dorsa parto ofte nomiĝas karapaco.
kirasa. Provizita per kiraso: kirasa ŝipo, aŭto, aviadilo, trajno.
kirasi (tr) Provizi per kiraso: kirasi la seĝon de la piloto; kirasita konduktilo ( izolita konduktilo kun fortika ŝirmaĵo kontraŭ premo k frapo); (f) menso kirasita de (obstina pro) antaŭjuĝoj k fiereco.
kirasulo. Kavaleriano armita per kiraso.
brustokiraso. Kiraso kovranta nur la bruston.
maŝkiraso Z. Kiraso konsistanta el ŝtalaj interplektitaj ringetoj.
skvamkiraso. Kiraso formita el metalplatetoj, parte kovrantaj unu la aliajn.