PIV 2026 · Artikolo 7789
kirala
kirala FIZI
1 ne simetria sub speguligo: multaj likvaj kristaloj estas kiralaj kaj turnas la polarizdirekton de la lumo ➞ enantiomorfa.
2 fizika fenomeno distinganta inter dekstrumeco kaj maldekstrumeco, iufoje en tre figura senco: kirala kurentalgebro
kiraleco
1 karaktero de io kirala.
2 MATE la orientiĝo de koordinatsistemo.